★ Esperantista Brusela Grupo ★

FEL Forumo

Inhoud syndiceren
Rektaj informoj de Esperanto-forum
Bijgewerkt: 4 uur 6 min geleden

LEA, Peer: Kantvespero

do, 21 nov 2024 22:52
Dum Paul kaj Emilio ludos la gitaron, ni ĉiuj kantos en nia lingvo.Tekstoj haveblas surloke.

István Nemere forpasis

za, 16 nov 2024 7:15
La 15an de novembro 2024 forpasis István Nemere (1944-2024), eminenta hungara kaj Esperanta verkisto, aŭtoro de ĉirkaŭ 800 libroj, inkluzive de pli ol dudek libroj en Esperanto (parte reverkitaj el la hungara). Legu la nekrologon en La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/11/nemere-2/

La Berlina Kongo-Konferenco

do, 14 nov 2024 13:47


La 15an de novembro parolos al ni la germana diplomato en Gabono, Horst Gruner:

La Berlina Kongo-Konferenco, en kiu eŭropaj potencoj dividis inter si Afrikon, komenciĝis ĝuste antaŭ 140 jaroj, en la 15a de novembro 1884.

Horst informos nin pri ĝiaj sekvoj.

La prelego okazos per la programo Zoom. Se vi ne ricevis la invitilon, petu ĝin de esperanto-antwerpen@esperanto.be

Zamenhoffesto en Lessines

ma, 11 nov 2024 10:23
Zamenhoffesto okazos la 14-an de decembro en Lessines kaj estos vera Zam-Kulturtago. Post bonega manĝo ni vizitos la Hospitalon Notre-Dame à la Rose. Fondita en 1242, la Hospitalo estas malofta kompleta ekzemplo de aŭtarkia hospitalejo de la Mezepoko.


Kotizo por la tuto: 40 €. Pagebla al la konto de Esperanto Valonio (V.Esp-o): BE33 523081321946. Bonvolu aliĝi antaŭ la 1-a de decembro. Detaloj pri la festo, aliĝilo kaj daŭre aktualaj informoj aperas en la eventa paĝo en Eventa Servo. Bonvenon!


Tutamike,


Jean Annet
Prezidanto de V.Esp-o (Valona Esperanto-asocio/ESPERANTO WALLONIE)

Prelego de Bernard Régis -Larue "Magelano kaj la unua vojagho chirkau la mondo

zo, 3 nov 2024 17:51
Bonvenon ek de la 19.45a horo en la klubejo La Progreso Gent

LEA, Peer: Poemoj kaj literaturo el Afriko

wo, 30 okt 2024 19:32
Per Zoom ni kontaktos kelkajn Afrikajn verkistojn kaj parolos pri iliaj verkoj kaj vivo

Kluba kunveno Kalmthout

zo, 27 okt 2024 18:33
La 21-an de novembro

Kiuj estas la genepoj de Mireille la 1-a, Mireille la 2-a, Rob kaj Cyreen? Kiel ili aspektas kaj kiaj estas iliaj aĝoj? Kunveno de La Erikejo je la kutimaj horo kaj loko : 15h 30; Tesalono-panejo Heide City, Heidestatiestraat, Heide-Kalmthout                                                                                                         

LEA, Peer: Skrablo

do, 26 sep 2024 20:41
Ni denove ludos la faman "Skrablon" en Esperanto.
Kiu havas la plej bonan vortkonon?
Se vi volas kunludi, vi estas bonvena.

Skrabloludo

wo, 25 sep 2024 16:03
La Limburga Esperanto Asocio organizas skrabloludo.
Vi bonvenas ĵaŭde, la 24-a de oktobro, je la 20:00-a horo en 't Poorthuis en Peer.

Vojaĝo tra Tanzanio / Rondreis door Tanzania

wo, 25 sep 2024 15:58

Volgende donderdag (3-10-2024) zal Ben Indestege vertellen over zijn reis door Tanzania. Dit zal in het Nederlands gedaan worden, zodat ook andere geïnteresseerden erbij kunnen zijn. Dus iedereen is welkom in de Kleine Zaal in 't Poorthuis in Peer. De lezing begint om 20:00 uur.
Ĵaŭdo, la 3-a de oktobro Ben Indestege rakontos pri sia vojaĝo tra Tanzanio en la Nederlanda. Loko: 't Poorthuis en Peer (ĉe la preĝejo en la centro). Tempo: Ekde la 20:00-a horo.

Kluba kunveno Kalmthout

di, 24 sep 2024 14:50
La 17-an de oktobro 2024
Nia membro Anita Scheenaerts prelegas pri :  Trajne kaj aŭtobuse tra Portugalujo kaj Hispanujo, vojaĝo dum la kristnaska ferio de 2016.  Kun fotobildoj.
Kunveno la 17-an de oktobro je la 15h 30, Heide City, Heidestatiestraat 33, Heide-Kalmthout.