★ Esperantista Brusela Grupo ★

Reply to comment

Meso memore al Pastro Peter Knauer S.J. en Bruselo

Forpaso de la pastro Peter Knauer S.J.

Kun granda malfeliĉo, ni eksciis pri la forpaso de la pastro Peter KNAUER la 21an de julio en Berlino. Multaj esperantistoj konis lin kaj partoprenis liaj diservojn en Esperanto, i.a. dum la Universalaj Kongresoj.
Li naskiĝis la 5an de februaro 1935 en Berlino.
Li estis germana katolika teologo, jezuito kaj esperantisto.
Ekde 1969, li instruis fundamentan teologion en la Filozifi-Teologia Altlernejo Sankta Georgo en Frankfurto ĉe Majno.

Pastro Peter KNAUER SJ

Li profesoriĝis tie en 1978 kaj estis de 1993 ĝis 1997 vicrektoro de tiu altlernejo. En 2003 li emeritiĝis tie kaj fariĝis kunlaboranto en la Foyer Catholique Européen kaj en la Office Catholique d'Information et d'Initiative pour l'Europe (OCIPE) en Bruselo.
Ĝis 2018, li agadis en la apuda preĝejo de nia tiama kunvenejo.
Ekde Junio 2018, li loĝis en la maljunulejo "Peter–Faber–Haus" en Berlin-Kladow.

Meso estos organizita memore al li en la
Kapelo por Eŭropo, van Maerlant strato 22-24 en 1040 Bruselo
la 11an de septembro je la 19a horo.

Sincerajn kondolencojn al la familianoj !

Reply

CAPTCHA
This question is for testing whether you are a human visitor and to prevent automated spam submissions.