Répondre au commentaire |
Karaj samideanoj, Suba terura novaĝo atingis min hieraŭ. Pripensante ke ni ĉiuj volas tuj helpi "ripari" kio estas "riparebla", kaj tiel konsoli ankaŭ tiujn, kiuj "perdis" karulinojn, , mi trasendas al vi tiujn mesaĝojn. Mi Esperas ke vi rondsendos tiun retmesaĝojn, al viaj membroj kaj konatuloj. Esperante Van: "Manfred Westermayer" Karaj geamikoj, Bonvolu legi ĉi-sube la informon de Mramba pri akcidento je lernejo pro uragano - Mi pretas transdoni viajn subtenojn por la vunditaj knabinoj, kaj rekonstruo de la bazlernejo; AVE (mi) kolektas monon por la projekto knabina-gastigejo (ankoraŭ mankas po 200 euro por 11 duoblaj litoj. Vi povas transpagi rekte al Bart, kiu transpagos entute (ĉar la bank-kostoj al Tanzanio estas altaj): Bondezirojn, Am 08.11.2017 um 07:03 schrieb Annie Grente: Mi ne havas vortojn... Annie From: Simba Mramba Kara Estimataj samideanoj, Antaŭ hieraŭ postagmeze estis pluveto en tio vilaĝo, subite alvenis granda ventego kiu frapis la muron kaj forpuŝis la muregon eksteren de la klas-ĉambro kiun falis sur 8 lernantinoj de 8-11 jaroj kiuj estis dumtempe starante apud la muro ekstere protektante ilin de la pluvo kaj la murego kovris ilin,kaj tio perdis la vivojn de du lernantinojn, aliaj 6 knabinoj estis savitaj kaj senditaj tuj al la hospitalo por kuracado, kie ili daŭre ricevas la kuracadon san-statuso daŭras bone. Hieraŭ okazis la enteriĝo de la du knabinoj de 8 kaj 10 jaraĝaj. Do la gepatroj de Sarawe vilaĝo petis mian helpon pere de la organizo Mazingira helpi por rekonstruado de la klas-ĉambro por ebligi gelernantoj re-uzi la klason por studi, La buĝeto por renovigi la tutan klas-ĉambron estas ĉirkaŭ 5.500 Eŭroj, pro tio mi decidis sendi ĉi tiun mesaĝon al vi por peti viajn urĝajn mon-donacojn laŭ via emo por subteni la rekonstruadon. Kun koramikaj salutoj |
|||