★ Esperantista Brusela Grupo ★

Disdoni Esperanton kaj ĝian kulturon en Bruselo estas nia celo.

Esperanto-Kurso 2026-2027

Kurso 2026-27

Lernu Esperanton rektametode en 18 fulmkursoj!
**********************************************

Venu al la brusela klubo de Esperanto ĉiumardon vespere je la 18:30 de la 8a de septembro 2026 ĝis la 26a de januaro 2027 kaj akceptu la defion!
* 1a leciono la 8an de septembro 2026 je la 18a30 *
=> Enskribiĝo per telefono, retpoŝto aŭ surloke
Prezo: 30 aŭ 35 € por la semestro

Jarkotizoj 2026

Jam venas la momento por pensi pagi aŭ renovigi vian kotizon al EBG Denove ankoraŭ pli nun ol iam antaŭe,la klubo nepre bezonas ĉies subtenon, sen tio ĝi riskas ne malbaldaŭ malaperi do, bonvolu nepre membriĝi aŭ rekotizi senprokraste kaj varbi ! Ĉiujn informojn vi trovos en la kotiz-tabelo 2026.

Nia kalendaro

Por retrovi la kalendaron musklaku ĉi tiun ligilon"Esperanta Kalendaro" en la supra menuo.

Bernard-Regis LARUE kaj Daffyd AB IAGO ĉe Radio Panik

Saluton al ĉiuj,

Por ĉiuj kiuj maltrafis la unuhoran radioelsendon ĉe Radio Panik pri

Esperanto - Espreskurso pri historio kaj lingvo

kiu okazis la 27an de Oktobro 2025 je la 19a horo
kun Bernard-Regis LARUE kaj Daffyd AB IAGO, intervjuitaj de Julian.

Podkasto de Radio Panik pri Esperanto

Meso memore al Pastro Peter Knauer S.J. en Bruselo

Forpaso de la pastro Peter Knauer S.J.

Kun granda malfeliĉo, ni eksciis pri la forpaso de la pastro Peter KNAUER la 21an de julio en Berlino. Multaj esperantistoj konis lin kaj partoprenis liaj diservojn en Esperanto, i.a. dum la Universalaj Kongresoj.
Li naskiĝis la 5an de februaro 1935 en Berlino.
Li estis germana katolika teologo, jezuito kaj esperantisto.
Ekde 1969, li instruis fundamentan teologion en la Filozifi-Teologia Altlernejo Sankta Georgo en Frankfurto ĉe Majno.

Pastro Peter KNAUER SJ

Li profesoriĝis tie en 1978 kaj estis de 1993 ĝis 1997 vicrektoro de tiu altlernejo. En 2003 li emeritiĝis tie kaj fariĝis kunlaboranto en la Foyer Catholique Européen kaj en la Office Catholique d'Information et d'Initiative pour l'Europe (OCIPE) en Bruselo.
Ĝis 2018, li agadis en la apuda preĝejo de nia tiama kunvenejo.
Ekde Junio 2018, li loĝis en la maljunulejo "Peter–Faber–Haus" en Berlin-Kladow.

Meso estos organizita memore al li en la
Kapelo por Eŭropo, van Maerlant strato 22-24 en 1040 Bruselo
la 11an de septembro je la 19a horo.

Sincerajn kondolencojn al la familianoj !

Omaĝo al nia iama Prezidanto Emile van Damme

La 7an de Majo forpasis nian iaman prezidanton Emile van Damme

La ceremonio honore al Emile okazos *dimanĉon, la 30an de Junio je 17h

*en la festosalono* de Kultura Centro Westrand *(Kamerijklaan 46, 1700 Dilbeek).
Eniro tra la ĉefenirejo de la Kultura Centro. Vojmontriloj indikos kiel iri.

Post la ceremonio ĉiuj ĉeestantoj estos atenditaj en Lou’s Plek (sama adreso) por eta manĝo. Plej laste je 20h oni finos la kunestadon.

Bonvolu konfirmi vian ĉeeston antaŭ la 7a de junio (kun la nombro de ĉeestantoj) ĉe piet.glorieux@gmail.com .

Bonvolu ne donaci florojn aŭ florkronojn sed prefere vi ĝiru sumon al Flandra Esperanto-Ligo, konto BE31 4025 5105 3155, kun mencio "Donaco memore al Emile van Damme".

Zamenhoffesto 2018 en Lieĝo

Zamenhoffesto 2018 en LieĝoBrel en Esperanto

La Ĝenerala Asembleo de EBG 2017

La Ĝenerala Asembleo de EBG okazos Merkredon la 20an de Decembro 2017
je la 18a30 en Salono Casablanca 2.

- Efektivaj membroj (kiuj, konforme al la Statuto, konsistigas la ĝeneralan membrokunvenon),
Francine SPERBER, Eric BAERT kaj Clara BRACKE estas insiste -
- kaj estraranoj, Bernard-Régis LARUE (Prezidanto), Angelos TSIRIMOKOS (Vic-Prezidanto), Yves DE KEYZER (Sekretario), Jan AMADORI (Kasisto), Françoise PELLEGRIN, Barbara POTERUCHA kaj JM Nicolas de BUYL tre insiste - petataj ĉeesti.

Se tamen vi tute ne povas partopreni la ĜA-on, nepre ne forgesu doni skriban prokuron al iu alia efektiva membro por vin reprezenti.
NB : Membro rajtas reprezenti nur unu alian membron (Art. 16 de la statuto).

Kompreneble, ĉiuj kotizpagintaj membroj estas bonvenaj kaj havas parolrajton, kvankam sen voĉdonrajto.

La estraro de EBG

Musklaku ĉi tie por vidi la Tagordon de la ĜA 2017

TUTBELGA ZAMFESTO 2017 EN BRUSELO

Karaj amikoj, EBG, la Klubo de Bruselo invitas vin partopreni sian Belgan Zamfeston kiu okazos sabaton la 16an de Decembro 2017 (± 11:30-17:00) en la Salono Zabriskie Point kiu situas ĉe la etaĝo —1 (atingebla per lifto) de la KC De Pianofabriek.
Je 250m de la tramstacio «Parvis de Saint-Gilles/Sint-Gillisvoorplein» : tramoj 3, 4 kaj 51.
Vidu la mapon
https://www.google.com/maps/d/edit?mid=zL2Z1nddADDE.klA_gVqxwO4E&usp=sha...
De Pianofabriek, Rue du Fort 35 Fortstraat - 1060 Bruxelles-Brussel
Musklaku ĉi tie por vidi la programon

URĜA PETO : Rekonstruo de bazlernejo en Sarawe (TZ)

Muklakante sur 'Legu pli' sube dekstre de tiu mesaĝo,
BONVOLU NEPRE LEGI LA EGE URĜAJN SINSEKVAJN MESAĜOJN TRANSSENDITAJN DE NICKY.

"NI BEZONAS ĈIES HELPON."

Abonrilatu enhavo