Forpaso de la pastro Peter Knauer S.J.Kun granda malfeliĉo, ni eksciis pri la forpaso de la pastro Peter KNAUER la 21an de julio en Berlino. Multaj esperantistoj konis lin kaj partoprenis liaj diservojn en Esperanto, i.a. dum la Universalaj Kongresoj. Li profesoriĝis tie en 1978 kaj estis de 1993 ĝis 1997 vicrektoro de tiu altlernejo. En 2003 li emeritiĝis tie kaj fariĝis kunlaboranto en la Foyer Catholique Européen kaj en la Office Catholique d'Information et d'Initiative pour l'Europe (OCIPE) en Bruselo. Meso estos organizita memore al li en la Sincerajn kondolencojn al la familianoj ! |
|||
|
|||
La Ĝenerala Asembleo de EBG okazos Merkredon la 20an de Decembro 2017
|
|||
Muklakante sur 'Legu pli' sube dekstre de tiu mesaĝo, |
|||
Venu partopreni la tre interesan prelegon-debaton de Prof. D-ro Duncan CHARTERS en nia kunvenejo Casablanca 2 en de KC De Pianofabriek. Ĉiuj informoj sur la afiŝo. KIAL PREZIDENTO DONALD TRUMP?De la perspektivo de brito loĝanta duonjarcenton en Usono, okazis profundaj sociaj ŝanĝoj en la lando. En la kuniĝo de reagoj al tiuj ŝanĝoj povas troviĝi ŝlosiloj por klarigi la neaŭtaŭvideblan kaj surprizan elekton de netradicia gvidanto por la venontaj kvar jaroj. Vivresumo de Prof. D-ro Duncan CHARTERSDuncan Charters profesie instruas la hispanan lingvon, kulturon kaj literaturon, kaj ankaŭ instruisEsperanton dum multaj jaroj, interalie en la usona NASK-programo kaj en Greziljono. Li estis prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono kaj de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj. Brito, li magistriĝis pri la franca kaj hispana lingvoj ĉe la Universitato de Cambridge kie li aktivis pri Esperanto kaj redaktis la revuon “Kial Ne?” de la Junularo Esperantista Brita. Post elmigro al Usono li doktoriĝis pri la hispana lingvo, kulturo, literaturo, historio kaj pedagogio ĉe la Universitato de Indiana. Li krome servis kiel prezidanto de AAIE (Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto) kaj de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (nun Esperanto-USA). De 1974 li estas profesoro pri lingvoj kaj kulturoj, kaj katedra profesoro pri humanismaj studoj, ĉe la universitata Kolegio Principia en Elsah (Ilinojso). Duncan Charters esploras pri lingvoinstruado inkluzive la historion de la instruado de Esperanto. Li kontribuis multfoje pri pedagogiaj temoj por la instruado de Esperanto en konferencoj kaj revuoj. Li servas kiel nacia program-aprezisto de ACTFL-CAEP por universitataj programoj celantaj eduki novajn lingvoinstruistojn. Li loĝas en historie registrita domo en Elsah kun sia kolegino kaj edzino Cecily Lee, kiu ankaŭ partoprenas en Esperanto-agado. Li estas membro de la Akademio de Esperanto. |
|||
Ni rizervis je sabato la 12an de Decembro 2015 por nia Zam-Festo (± 11:30-18:00) la Salonon Zabriskie Point kiu situas ĉe la etaĝo - 1 (kun lifto) de la KC De Pianofabriek,Rue du Fort 35 Fortstraat - 1060 Bruxelles-Brussel Je 250m de la tramstacio «Parvis de Saint-Gilles/Sint-Gillisvoorplein» : tramoj 3, 4 kaj 51. Ĉi-jare post nia kutima bonega bufedo ni havos distran programon kun interalie la fama kantisto Getch Gaëtano kiu kantos siajn kantojn jam tradukitajn en Esperanton, Laŭrenzo kaj sia gitaro, Samy ĉe piano, skeĉoj, kantoj, tombolo, ktp… Se vi havas premio(j)n por la tombolo, bonvolu alporti ĝin/ilin. Notu ankaŭ ke la libroservo de FEL kiel kutime ĉeestos, dank'al Gerd kaj Nicky. Do, se vi volas antaŭmendi aferojn kaj kolekti ilin en Bruselo? Jen bona okazo ! |
|||
la 28an de Majo : Valère Doumont rakontos al vi iliajn aventurojn kaj respondos al viaj demandoj.
GRAVA NOTO : |
|||
Dimanĉon, la 27an de Aprilo 2014 je la 15a horo Kadre de Ekspozicio pri « Vies de zinc » (Vivoj de zinko) en « La Fonderie », pri portretoj de laborintoj kaj entreprenobildoj kiu okazos de la 31 de Januaro ĝis la 25a de Majo 2014, |
|||
Por pli da detaloj pri nia EBGa Festo bonvolu musklaki la bildon ĉi dekstre |
|||
Kun bedaŭro, ni eksciis pri la ĵusa forpaso de nia samideanino el Bruselo Hélène Falk-Bracke Se vi deziras akompani ŝin por ŝia lasta vojaĝo, Ni sincere kondolencas al la familianoj. La klubanoj de EBG |
|||