★ Esperantista Brusela Grupo ★

FEL Forumo

Abonrilatu enhavo
Rektaj informoj de Esperanto-forum
Ĝisdatigita: 1 horo 32 min antaŭe

Kluba kunveno Kalmthout

26 Majo, 2025 - 09:03
La 19-an de junio
Akompanate de nia nederlanda simpatianto Rien, de la 14-a al la 15-a horoj, ni vizitas la muzeon MARKIEZENHOF, Steenbergsestraat 6, en Bergen op Zoom. Post admiro de la sennombraj historiaĵoj kaj artaĵoj  certe io trinkebla estos trovita apude, en la granda placo de la nordbrabanta urbo.
Kunveno je la 12h 30 en la stacidoma parkejo de Heide cele al kunveturado Bergenon. Bonvolu anonci vian partumon al la estraro de la Erikejo. La klubo pagos la enirprezon de la muzeo.