FEL Forumo |
István Nemere forpasis
La 15an de novembro 2024 forpasis István Nemere (1944-2024), eminenta hungara kaj Esperanta verkisto, aŭtoro de ĉirkaŭ 800 libroj, inkluzive de pli ol dudek libroj en Esperanto (parte reverkitaj el la hungara). Legu la nekrologon en La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/11/nemere-2/
La Berlina Kongo-Konferenco
La 15an de novembro parolos al ni la germana diplomato en Gabono, Horst Gruner:
La Berlina Kongo-Konferenco, en kiu eŭropaj potencoj dividis inter si Afrikon, komenciĝis ĝuste antaŭ 140 jaroj, en la 15a de novembro 1884.
Horst informos nin pri ĝiaj sekvoj.
La prelego okazos per la programo Zoom. Se vi ne ricevis la invitilon, petu ĝin de esperanto-antwerpen@esperanto.be
Zamenhoffesto en Lessines
Zamenhoffesto okazos la 14-an de decembro en Lessines kaj estos vera Zam-Kulturtago. Post bonega manĝo ni vizitos la Hospitalon Notre-Dame à la Rose. Fondita en 1242, la Hospitalo estas malofta kompleta ekzemplo de aŭtarkia hospitalejo de la Mezepoko.
Kotizo por la tuto: 40 €. Pagebla al la konto de Esperanto Valonio (V.Esp-o): BE33 523081321946. Bonvolu aliĝi antaŭ la 1-a de decembro. Detaloj pri la festo, aliĝilo kaj daŭre aktualaj informoj aperas en la eventa paĝo en Eventa Servo. Bonvenon!
Tutamike,
Jean Annet
Prezidanto de V.Esp-o (Valona Esperanto-asocio/ESPERANTO WALLONIE)

Prelego de Bernard Régis -Larue "Magelano kaj la unua vojagho chirkau la mondo
Bonvenon ek de la 19.45a horo en la klubejo La Progreso Gent